V2, V4, V6, V8, V10, V12, V14 (malofte), V16, V18, V20 estas specoj de piŝtaj motoroj. En hobiaj motoraj veturiloj, kaj ankaŭ en kamionoj kaj busoj, uzazas V6-, V8- kaj malofte V10-motoroj, en ŝipaj kaj lokomotivaj motoroj specoj de V8 ĝis V20, en iuj tankoj V12-motoroj (ekzemple la germana produktaĵo Leopard 2 farita ekde 1979), kaj historie la serio de motoroj ankaŭ aplikiĝis en aviadiloj. Rilate al tio, V8 – Du willst der Beste sein estas titolo de germanlingva porinfana kineja filmo el 2013, en kiu centran rolon havas motoraj veturiloj kun V8-motoroj.